Monumentprotekto

la protektita Anatomia teatro de la bestmedicina lernejo en Berlino antaŭ kaj post la restaŭrado.
la termonumento terkonusa burgo Altenburg – restaĵo de mezepoka burgo kun burgmonteto kaj fosaĵo
teknika monumento: kudrofadenproduktado en la tolfabriko Müller, Euskirchen, Germanujo

Monumentprotekto havas la celon protekti kulturajn monumentojn kaj kulturhistoriajn instalaĵojn. La celo estas zorgi, ke la monumento restu konservata kaj ne detruita, damaĝita kaj ne ŝanĝita. Multaj ŝtatoj havas leĝojn por protekti siajn monumentojn.

Monumentprotekto estas parto de la protekto de la kulturo. Agoj, kiuj estas necesaj por konservi la monumentojn nomiĝas monumentflegado.

La Esperanto-Stacio estas ekzemplo de protektita monumento en Esperantujo[1].

  1. https://bldam-brandenburg.de/wp-content/uploads/2019/02/06-LDS-Internet-19.pdf

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search